Menu

About

Learn about our advisory boards, board of directors, staff, procedures, FAQ, timeline, our programs, and how to contact us!

Nia Misio

La Savboata Fondaĵo (angle: Lifeboat Foundation) estas senprofitcela organizo neregistara dediĉita al kuraĝigo de scienca progreso kaj samtempe al helpo de la homaro pluvivi ekzistencialismajn riskojn kaj eventualan misuzon de pli kaj pli potencaj teĥnologioj, inkluzive de gena inĝenierado, nanoteĥnologio, kaj robotoj kaj artefarita inteligento dum ni transiras al teĥnologia unueco.
 
Savboata Fondaĵo prilaboras diversajn eblojn, ekzemple la jenajn: helpi akceli la evoluigon de teĥnologioj por defendi la homaron, inkluzive de novaj metodoj defendi kontraŭ virusoj (ekzemple malhelpo de RNA kaj novaj metodoj krei kaj administri vakcinojn), efikaj nanoteĥnologiaj defendstrategioj, kaj eĉ memstaraj kosmokolonioj, kaze ke aliaj defendstrategioj malsukcesus.
 
Ni opinias ke, en iuj situacioj, povas esti prave rezigni pri teĥnologia kapablo por la publika bonfarto (ekzemple, ni kontraŭas interretan publikigon fare de la usona registaro de la recepto por la influenza viruso de 1918).
 
Ni havas kelkajn el la plej bonaj mensoj sur la planedo prilaborante programojn por ebligi nian pluvivon. La Konsilantaroj de la Savboata Fondaĵo sin dediĉas al helpado de la homaro pluvivi ekzistencialajn riskojn kaj eventualan misuzon de pli kaj pli potencaj teĥnologioj.
 
Ni invitas vin aliĝi al nia agado!

 

Ekzistenciala Risko

Ekzistenciala risko estas risko kiu estas kaj tutmonda kaj mortiga. Nick Bostrum difinas ĝin kiel riskon “kies malavantaĝa rezulto aŭ malaperigus inteligentan vivon originintan sur la Tero, aŭ draste kaj daŭre malhelpus ĝiajn eblojn”. Oni ofte uzas la terminon lige al imagitaj katastrofegoj kaj apokalipsaj prognozoj kaŭzotaj de malamikaj superinteligentuloj, misuzo de molekula nanoteĥnologio, aŭ aliaj danĝerfontoj.
 
La Savboata Fondaĵo fondiĝis por preventi okazon de ekzistencialaj eventoj, ĉar post tia okazo, la homaro eble havos nenian eblon korekti la eraron. Malfeliĉe, registaroj kaj la homaro ĝenerale reagas POST kiam katastrofo jam okazis, kaj ĉar iuj katastrofoj lasus neniujn pluvivantojn, ni devas reagi ANTAŬ ol ili okazas. Ni devas agi anticipe.
 
La Savboata Fondaĵo evoluigas programojn por preventi ekzistencialajn eventojn (“ŝirmojn”) kaj ankaŭ programojn por konservi civilizon (“konservilojn”) por pluvivi tiajn eventojn.
 
“Ni ne povas dependi je metodoj de “provo kaj eraro” por trakti riskojn ekzistencialajn… Ni devas vaste pligrandigi nian investon por evoluigi specifajn defendajn teĥnologiojn… Ni jam hodiaŭ estas je la decida stadio por bioteĥnologio, kaj ni atingos la stadion en kiu ni devos rekte utiligi defendajn teĥnologiojn por nanoteĥnologio dum la lasta parto de la dua jardeko de tiu ĉi jarcento… Memreprodukta patogenaĵo, ĉu biologia, ĉu bazita je nanoteĥnologio, povus detrui nian civilizon ene de tagoj aŭ semajnoj.”
 
Ray Kurzweil