|
| |
Learn about our
advisory boards,
board of directors,
staff,
finances,
procedures,
FAQ,
timeline,
our programs, and how to
contact us!
Nia Misio
La Savboata Fondaĵo (angle: Lifeboat Foundation) estas
senprofitcela organizo neregistara dediĉita al kuraĝigo de scienca
progreso kaj samtempe al helpo de la homaro pluvivi ekzistencialismajn riskojn
kaj eventualan misuzon de pli kaj pli potencaj teĥnologioj, inkluzive de
gena inĝenierado, nanoteĥnologio, kaj robotoj kaj artefarita
inteligento dum ni transiras al teĥnologia unueco.
Savboata Fondaĵo prilaboras diversajn eblojn, ekzemple la
jenajn: helpi akceli la evoluigon de teĥnologioj por defendi la homaron,
inkluzive de novaj metodoj defendi kontraŭ virusoj (ekzemple malhelpo de
RNA kaj novaj metodoj krei kaj administri vakcinojn), efikaj nanoteĥnologiaj
defendstrategioj, kaj eĉ memstaraj kosmokolonioj, kaze ke aliaj
defendstrategioj malsukcesus.
Ni opinias ke, en iuj situacioj, povas esti prave rezigni pri teĥnologia
kapablo por la publika bonfarto (ekzemple, ni kontraŭas interretan
publikigon fare de la usona registaro de la recepto por la influenza viruso de
1918).
Ni havas kelkajn el la plej bonaj mensoj sur la planedo
prilaborante programojn por ebligi nian pluvivon. La Konsilantaroj de la
Savboata Fondaĵo sin dediĉas al helpado de la homaro pluvivi
ekzistencialajn riskojn kaj eventualan misuzon de pli kaj pli potencaj teĥnologioj.
Ni invitas vin aliĝi al nia agado!
Ekzistenciala Risko
Ekzistenciala risko estas risko kiu estas kaj tutmonda kaj
mortiga. Nick Bostrum difinas ĝin kiel riskon "kies malavantaĝa
rezulto aŭ malaperigus inteligentan vivon originintan sur la Tero, aŭ
draste kaj daŭre malhelpus ĝiajn eblojn". Oni ofte uzas la terminon
lige al imagitaj katastrofegoj kaj apokalipsaj prognozoj kaŭzotaj de
malamikaj superinteligentuloj, misuzo de molekula nanoteĥnologio, aŭ
aliaj danĝerfontoj.
La Savboata Fondaĵo fondiĝis por preventi okazon de
ekzistencialaj eventoj, ĉar post tia okazo, la homaro eble havos nenian
eblon korekti la eraron. Malfeliĉe, registaroj kaj la homaro ĝenerale
reagas POST kiam katastrofo jam okazis, kaj ĉar iuj katastrofoj lasus
neniujn pluvivantojn, ni devas reagi ANTAŬ ol ili okazas. Ni devas agi
anticipe.
La Savboata Fondaĵo evoluigas programojn por preventi
ekzistencialajn eventojn ("ŝirmojn") kaj ankaŭ programojn por
konservi civilizon ("konservilojn") por pluvivi tiajn eventojn.
"Ni ne povas dependi je metodoj de "provo kaj eraro" por trakti
riskojn ekzistencialajn … Ni devas vaste pligrandigi nian investon por evoluigi
specifajn defendajn teĥnologiojn… Ni jam hodiaŭ estas je la decida stadio
por bioteĥnologio, kaj ni atingos la stadion en kiu ni devos rekte utiligi
defendajn teĥnologiojn por nanoteĥnologio dum la lasta parto de la
dua jardeko de tiu ĉi jarcento… Memreprodukta patogenaĵo, ĉu
biologia, ĉu bazita je nanoteĥnologio, povus detrui nian civilizon
ene de tagoj aŭ semajnoj."
Ray Kurzweil
|
|